Saltu al enhavo

Tungro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 's-Herenelderen)
Tungro
municipo
eksa municipo (–2024)
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Belgio
Regiono Flandrio
Provinco Limburgo
Poŝtkodo 3960
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Patrick Dewael
Demografio
Loĝantaro 31 142  (2020) [+]
Loĝdenso 338 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 47′ N, 5° 28′ O (mapo)50.77945.4631Koordinatoj: 50° 47′ N, 5° 28′ O (mapo) [+]
Areo 87,56 km² (8 756 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Tungro (Belgio)
Tungro (Belgio)
DEC
Situo de Tongeren en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tongeren [+]
v • d • r

Tungro (nederlande Tongeren, proksimuma prononco [TONG'ren]) estas municipo en Belgio. Ĝi en la jaro 1825 ricevis la honortitolon "urbo" kaj havis ĝin ĝis la fino de 2024, kiam ĝi kun la apuda municipo Borgloon unuiĝis al nova municipo Borgloon-Tongeren. Komence de januaro 2016 ĝi havis 30 720 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2020 tie vivis 31 142 loĝantoj sur areo de 87,81 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 355 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Riemst, Hoeselt, Bassenge, Bilzen, Kortessem, Oreye, Crisnée, Herstappe, Awans, Juprelle, Borgloon kaj Heers. Tungro situas en la provinco Limburgo, en la okcidento de la nederlandlingva Flandra Regiono - loke aldone ankaŭ parolatas variaĵoj de la proksime parenca limburga dialektaro. La municipo estas la administra centro de samnoma distrikto (aŭ arondismento) Tungro.

Ekde 1977 la municipoj Berg, Diets-Heur, Henis, 's-Herenelderen, Koninksem, Lauw, Mal, Neerrepen, Nerem, Overrepen, Piringen, Riksingen, Rutten, Sluizen, Vreren kaj Widooie apartenas al Tungro, la ĉefa municipo.

Ĝi estas tre malnova (jam ekzistis en 15 a. K.) urbo, kiu ekestis el Romia setlejo Atuatuca Tungrorum.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]