Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Ĥemio
| Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Ĥemio | ||
|---|---|---|
| erudicia societo eldonejo | ||
| Komenco | 1919 vd | |
| Geografia situo | 35° 54′ 14″ N, 78° 52′ 40″ U (mapo)35.903954557027-78.877733035157Koordinatoj: 35° 54′ 14″ N, 78° 52′ 40″ U (mapo) | |
| Sidejo | Zuriko | |
|
| ||
| Agareo | ||
| Lingvoj | ||
| Filioj | Kunlaborada Grupo de IUTAK kaj IUTAF | |
| Retejo | Oficiala retejo | |

La Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Ĥemio aŭ Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Ĥemio, mallongigite IUTAĤ aŭ IUTAK (angle International Union of Pure and Applied Chemistry, akronimo IUPAC) estas internacia, ne-registara organizo fondita en 1919 dediĉita al la antaŭigo de ĥemio, kaj donas sciencajn rekomendojn pri multaj temoj de ĥemio, ekzemple terminologio kaj mezurado. Ĝi estas membro en ICSU, la Internacia Konsilio de Scienco.
Ĝi estas la ĝenerale agnoskata aŭtoritato pri la nomado de ĥemiaj kombinaĵoj, kaj normigas literumadon kiam estas disputo. Ekzemple, komitato de IUTAK decidis ke estas preferinde la usona literumado de sulfuro (sulfur) anstataŭ la brita (sulphur), kaj ke brita aluminium (aluminio) estas pli konkorda kun aliaj metaloj (kiuj finiĝas per '-ium') ol la usona aluminum.
La sveda Nobel-premianto kaj bioĥemiisto Arne Tiselius estis prezidanto de IUTAK 1951–1955.[1]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nobel Lectures, Chemistry 1942-1962, Elsevier, Amsterdam, 1964



