Tukano (birdo)
Toukanoj (Ramphastidae) | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj | ||||||||||||
|
Montotukano - Andigena | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tukanoj estas ordinara nomo de birda familio Ramfastedoj. Ĝi estas familio de preskaŭpaserinaj birdoj el la Neotropiso (t.e. Centr-, Sudameriko kaj Karibio). La familio estas proksime rilata al Kapitonedoj. Ili estas brilkoloraj kaj havas tre grandajn, kolorplenajn bekojn. La familio inkludas kvin genrojn kaj ĉirkaŭ 40 diferencajn speciojn. La nomo tukano de tiu birdogrupo devenas el Tupia lingvo tukana, tra la franca. Siavice, la indiĝena vorto estas onomatopeo imitanta sonon eligatan de anoj de kelkaj specioj de la familio.
Morfologio
[redakti | redakti fonton]
La tukanoj grandas el la Skribarasario (Pteroglossus inscriptus), 130 g peza kaj 29 cm longa, al la Tokoa tukano (Ramphastos toco), 680 g peza kaj 63 cm longa. Ties korpoj estas mallongaj (kompareble grandaj al korvo) kaj fortikaj. La vosto estas rondoforma kaj varias laŭ longeco, el duono de la tuta longo de la korpo. La kolo estas mallonga kaj dika. La flugiloj estas etaj, ĉar ili estas arbarloĝantoj kiu bezonas veturi nur mallongajn distancojn, kaj estas ofte de la sama enverguro de la longo de la birdo el la bekopinto al la vostopinto.
La kruroj de la tukano estas fortaj kaj mallongaj. Ties fingroj estas aranĝitaj laŭ paroj kun la unua kaj la kvara reenturnitaj. La plej parto de tukanoj ne montras seksan dimorfismon en siaj koloroj, dum la genro Selenidera estas la plej elstara escepto al tiu regulo (de tie ilia ordinara nomo, "dukoloraj tukanetoj"). Tamen, la bekoj de la tukaninoj estas kutime pli mallongaj, profundaj kaj foje rektaj, montrante bildon pli "fortikan" kompare al bekoj de maskloj. La plumoj de tiu genro de pli grandaj tukanoj estas ĝenerale nigraj, kun partoj blankaj, flavaj kaj skarlataj. La subaj partoj de la arasarioj (pli malgrandaj tukanoj) estas flavaj, krucitaj de unu aŭ pliaj nigraj aŭ ruĝaj bendoj. La tukanetoj havas ĉefe verdajn plumarojn kun bluaj markoj.

La kolorplena, giganta beko, kiu en kelkaj grandaj specioj longas pli ol duono de la longo de la korpo, estas la distingilo de la tukanoj. Spite sian grandon, ĝi estas tre malpeza, komponita el osteroj kun malmulte da solida materialo inter ili. La beko havas antaŭiran segilon similan al dentoj, kio historie misindikis al natursciencistoj, ke tukanoj kaptas fiŝon kaj estis dekomence karnomanĝantoj, sed nune oni scias, ke ili manĝas ĉefe fruktojn. Pri kial la beko estas tiom granda kaj brilkolora oni debatas ankoraŭ kaj tiu debato estas sufiĉe komplika. Ĉar ne estas seksa dimorfismo en koloro, ŝajne ne temas pri seksa signalo. Tre verŝajne helpas en la manĝokutimaro (dum ili sidas en loko kaj atingas ĉiun ĉirkaŭan frukton, reduktante tiele energielspezon). Oni asertis ankaŭ teorion, ke la beko povus timigi pli malgrandajn birdojn, kaj tiele la tukano povus rabi nestojn senĝene (vidu ĉapitron pri kutimaro). Krome, la beko permesas al la birdo atingi profunde en arbotruoj por preni manĝaĵojn neatingeblajn por aliaj birdoj, kaj ankaŭ forrabi pendantajn nestojn konstruitajn de pli malgrandaj birdoj.
La lango de tukano estas longa (ĝis 14–15 cm), mallarĝa, griza kaj eksterordinare disfadeniĝinta je ĉiu flanko, aldonante al sia sensiveco organon de gusto.
Struktura komplekso probable unika ĉe tukanoj inkludas la modifon de kelkaj vertebroj de la vosto. La malantaŭaj tri vertebroj estas fanditaj kaj ligitaj al la spino per glob-artiko. Pro tio, tukanoj povas disigi sian voston antaŭen ĝis tiu tuŝas sian kapon.[1] Tiu estas la sinteno kiel ili dormas, ofte ŝajne kiel plumbulo, kun la vostopinto elstara super la kapo.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Tukanoj estas baze fruktomanĝantoj, sed estas ankaŭ oportunemaj ĉiomanĝuloj kaj kaptas predojn kiel insektojn kaj etajn lacertojn.[2] Oni informis, ke kaptitaj tukanoj ĉasas vigle insektojn en siaj kaĝoj, kaj eblas bredi tukanoj per nur insekta dieto. Ili ankaŭ rabas nestojn de pli malgrandaj birdoj, el kiuj prenas ovojn kaj idojn.[3] Tio probable havigas gravan aldonon de proteinoj al sia dieto. Tamen, en sia teritorio, tukanoj estas la dominantaj fruktomanĝuloj, kaj tio ludas gravan rolon ekologie por dissemi semojn de fruktarboj.[4]
Tiuj neotropisaj birdoj estas arboremaj kaj tipe la ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn en siaj nestoj. Ili faras siajn nestojn en jam ekzistantaj arbotruoj kiel naturaj kavaĵoj aŭ truoj elfositaj de aliaj animaloj kiel pegoj – la beko de la tukanoj permesas tre limigitan uzon kiel elfosilo. Kiam okazas eloviĝo, la idoj aperas tute nude, sen lanugo. Tukanoj estas loĝantaj reproduktuloj kaj ne migras. Tukanoj estas kutime trovataj en paroj aŭ etaj grupoj. Ili foje skermadas per siaj bekoj kaj baraktas, kio permesas la sciencistojn hipotezi, ke la birdoj starigas dominantajn hierarkiojn.
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La ordinara nomo de tiu birdogrupo devenas de la tupia vorto tukana aŭ la gvarania vorto tukã,[5] tra la franca aŭ portugala.[6] La familio inkluzivas tukanojn, arasariojn kaj tukanetojn; pli malproksimaj parencoj estas diversaj familioj de barbuloj kaj pegoj en la subordo Pici.
La filogenetika rilato inter la tukanoj kaj la ok aliaj familioj en la ordo Pegoformaj estas montrita en la suba kladogramo.[7][8] La nombro de specioj en ĉiu familio estas prenita el la listo, kiun prizorgas Frank Gill, Pamela C. Rasmussen kaj David Donsker nome de la Internacia Ornitologia Komitato (IOC).[9]
| Pegoformaj |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La suba filogenetika arbo montras la rilatojn de la tukanoj kun la genroj de tukanbarbuloj kaj de la Amerikaj barbuloj, laŭ studo de 2023 fare de Ostrow k.a. Selenidera aperas dufoje, ĉar la rilato inter ĉi tiu genro kaj Andigena varias depende de tio, ĉu oni analizas ultrakonservitajn elementojn (UCE-ojn) aŭ sekvencajn datumojn de mitokondria DNA. Analizo de UCE-oj montras Selenidera spectabilis kiel fratan taksonon al la cetero de Selenidera kaj Andigena, dum analizo de mitokondria DNA indikas, ke S. spectabilis kaj S. piperivora estas frataj taksonoj al Andigena, kaj ke tiu klado siavice estas frata taksono al la cetero de Selenidera.[10][10]
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Genroj
[redakti | redakti fonton]- Genro Aulacorhynchus - verdaj tukanetoj (6-13 specioj, depende el taksonomio)
- Genro Selenidera - dukoloraj tukanetoj (6 specioj)
- Genro Andigena - montotukanoj (4 specioj)
- Genro Pteroglossus - arasarioj (14 specioj, inkl. Safrantukanon)
- Genro Ramphastos - ramfastoj aŭ tipaj tukanoj (7 specioj)
Ĉe azteka mitologio
[redakti | redakti fonton]La Aztekoj kredis, ke la beko de la tukanoj estis kreitaj el ĉielarko. Oni diris, ke tio estis premio ricevita kiel mesaĝistoj de dioj. La Aztekoj ludis antikvajn ceremoniojn adorante tukanojn, en la opinio ke ĉar ties bekoj estis kreitaj el ĉielarkoj, la dioj donacu al ili per pluvo. La ceremonio inkludis la fakton, ke membro de elektita familio survestu ĉapon de tukanplumoj kaj plendu al tukano por pluvo. Se pluvo ne venos post tri tagoj, (laŭ la Azteka kalendaro,) tiu estos oferita reen al la dioj sur ŝtiparo dum ceremonia bruligado.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Pteroglossus bailloni
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Reynolds, J. (2002) "Book Review: Handbook of the Birds of the World, Vol. 7. Jacamars to Woodpeckers Edited by Josep del Hoyo, Andrew Elliott and Jordi Sargatal. Lynx Edicions, Barcelona, 2002. ISBN 84-87334-37-7. 613 pages." Biological Conservation 111 (2): 280-281 [rompita ligilo]
- ↑ Remsen, J.V. Remsen, Jr.; Hyde M.A. & A. Chapman. (1993) "The Diets of Neotropical Trogons, Motmots, Barbets and Toucans" The Condor 95 (1): 178-192
- ↑ Robinson, S.K. (1985) "Coloniality in the Yellow-Rumped Cacique as a Defense against Nest Predators" Auk 10 (3): 506-519
- ↑ Pizo, M.A.; Donatti, C.I.; Guedes, N.M.R. & M. Galetti (2008) "Conservation puzzle: Endangered hyacinth macaw depends on its nest predator for reproduction" Biological Conservation 141 (3): 792-796 COI:10.1016/j.biocon.2007.12.023
- ↑ Jobling, J. A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Vocabulário Tupi-Português do Curso Elementar de Tupi Antigo (portugale). Universidade de São Paulo. Arkivita el la originalo je 3a de Marto 2016. Alirita 1a de Junio 2015 .
- ↑ (2021) “An unbiased molecular approach using 3′-UTRs resolves the avian family-level tree of life”, Molecular Biology and Evolution 38 (1), p. 108–127. doi:10.1093/molbev/msaa191.
- ↑ (2024) “Complexity of avian evolution revealed by family-level genomes”, Nature 629 (8013), p. 851–860. doi:10.1038/s41586-024-07323-1. Bibkodo:2024Natur.629..851S.
- ↑ IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (December 2023). Alirita 17a de Junio 2024 .
- 1 2 (2023-07-11) “Phylogenomic analysis confirms the relationships among toucans, toucan-barbets, and New World barbets but reveals paraphyly of Selenidera toucanets and evidence for mitonuclear discordance”, Ornithology 140 (3), p. ukad022 p. 7. doi:10.1093/ornithology/ukad022. Alirita 2025-06-25..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildaro Arkivigite je 2007-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de Tukanoj Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildaro
- Filmoj Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today ĉe Interreta Birdokolekto
| ||||||||||||||||||


