Campethera
Masklo de Orvosta pego (C. abingoni) en norda Namibio | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Campethera estas genro de birdoj de familio pegedoj. Ili estas indiĝenaj de sub-Sahara Afriko. La plej multaj specioj devenas de maldensaj arbaroj kaj savanoj prefere al densaj arbaroj, kaj pluraj specioj uzas aŭ arbajn aŭ surgrundajn strategiojn por serĉi manĝaĵon.[1] Ĝia plej proksima parenco estas la monotipa genro Geocolaptes[1] el Suda Afriko, kiu uzas surgrundajn strategiojn por manĝoserĉado kaj reproduktado. Tamen ili ne estas proksimaj parencoj de similaspektaj pegoj el la klado de Dendropicos.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ili estas malgrandaj ĝis mezgrandaj pegoj.[2] Ambaŭ seksoj estas sufiĉe similaj, sed ĉe la maskloj de la plej multaj specioj la verto kaj la nuko estas brilruĝaj, dum ĉe la inoj tio limiĝas al la nuko. Ankaŭ la koloro de la plumaro ĉe la vangoj helpas distingi la seksojn.
La bildigo de ilia plumaro estas sufiĉe unuforma, kaj iuj specioj estas distingeblaj nur per zorgema observado.[2] La mantelo, dorso kaj flugiloj estas olivecverdecaj, kaj kutime makulecaj aŭ striecaj per nuancoj de sabloflava ĝis orflava koloroj. La plumtigo de la flug- kaj vostoplumoj estas flava ĝis orflava.[2] La plumaro de la malsupraj partoj estas pli malpli makulecnigra.
Ĉe iuj specioj, tamburado sur mortinta ligno utilas kiel rimedo por nevoĉa signalado. Tamen la plej multaj specioj estas malmulte tamburemaj, kaj iuj specioj eble tute ne tamburas.[2]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Iliaj vostoplumoj estas nur parte rigidaj (por subteno ĉe arboj), kaj ili facile serĉas manĝaĵon surgrunde. Formikoj kaj termitoj konsistigas gravajn partojn de ilia dieto. Ili estas lek-kolektataj per fleksebla kaj glueca lango.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Campethera enkondukis la angla zoologo George Robert Gray en 1841, kun la Ordorsa pego (Campethera maculosa) kiel la tipa specio.[3] La genronomo kombinas la malnovgrekajn vortojn kampē, kun signifo "raŭpo", kaj -thēras, kun signifo "ĉasisto".[4]
Oni kredas, ke la specia diverseco en la "klado Campethera" estas subtaksita, kaj ke ĝi povas inkluzivi ĝis 18 speciojn.[1] Nuntempe oni agnoskas la jenajn 10 speciojn:[5]
| Bildo | Ordinara nomo | Scienca nomo | Distribuado |
|---|---|---|---|
| Punkteta pego | Campethera punctuligera | Sudanaj savanoj kaj apudaj areoj | |
| Beneta pego | Campethera bennettii | miombo kaj apudaj areoj | |
| Tanzania pego | Campethera scriptoricauda | Mozambiko, Malavio, kaj Tanzanio | |
| Nubia pego | Campethera nubica | El Ĉado okcidenten ĝis Somalio oriente kaj Tanzanio sude | |
| Orvosta pego | Campethera abingoni | Angolo, Benino, Bocvano, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Svazilando, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Kenjo, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Senegalo, Sudafriko, Suda Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo | |
| Mombasa pego | Campethera mombassica | Kenjo, Somalio, kaj Tanzanio | |
| Kaba pego | Campethera notata | Sudafriko | |
| Ordorsa pego | Campethera maculosa | vaste distribuata en Sub-Sahara Afriko | |
| Tulberga pego | Campethera tullbergi | Okcidento de Altebenaĵo kaj Bioko | |
| Strieta pego | Campethera taeniolaema | Orienta Kongo ĝis Kenjo kaj Tanzanio | |
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Junulo de C. abingoni el nesto
- Flavaj plumtigoj de vosto kaj flugiloj en C. bennettii (masklo)
- Surgrunda manĝado ĉe C. bennettii (masklo)
- Arba manĝado ĉe C. nubica (ino)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 (March 2017) “Biogeography and diversification dynamics of the African woodpeckers”, Molecular Phylogenetics and Evolution 108, p. 88–100. doi:10.1016/j.ympev.2017.01.007. Bibkodo:2017MolPE.108...88F.
- 1 2 3 4 5 Gorman, Gerard. (2014) Woodpeckers of the World: The Complete Guide (Helm Photographic Guides). London: Bloomsbury. ISBN 978-1408147153.
- ↑ Gray. (1841) A List of the Genera of Birds : with their Synonyma and an Indication of the Typical Species of Each Genus, 2‑a eldono, R. and J.E. Taylor.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ AviList Core Team (2025) AviList: The Global Avian Checklist, v2025. Alirita 2a de Februaro 2026 .
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant, Collins Bird Guide ISBN 0-00-219728-6
| ||||||||||||||||||


