Saltu al enhavo

Kokako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kokako

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Kaleedoj Callaeidae
Genro: Callaeas
J.R. Forster, 1788
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r
Nordinsula kokako, kapdetalo kun bluaj bridoj.

Callaeas estas genro de arbaraj birdoj endemiaj en Aotearoo, kiuj komunlingve nomiĝas kaleoj (laŭ la scienca nomo), aŭ kokakoj (laŭ maoria kōkako). Ĝi enhavas du speciojn, kiuj estas la endanĝerita norda kaleo aŭ norda kokako[1] kaj la draste endanĝerita kaj supozate formortinta suda kaleo aŭ suda kokako (Callaeas cinereus).[2][3][4] Ambaŭ specioj estas ardeze grizaj teraj birdoj kun nigraj vizaĝmaskoj kaj brilkoloraj karnecaj karunkloj.[5]

La genro apartenas al la familio de Kaleedoj, kiu enhavas sume 5 speciojn:[1] du speciojn de kaleoj/kokakoj, du speciojn de selkaleoj/tiekeoj, kaj la formortintan hujon.[3][5] Iam ĉiuj tiuj ĉi birdoj estis sufiĉe disvastigitaj tra Aotearoo, sed enkondukitaj mamuloj kiel vulpoposumoj, ermenoj, katoj kaj ratoj draste malpliigis iliajn populaciojn. Kokakoj, kaj ĝenerale kaleedoj, malbone flugas kaj vivas kaj nestas surtere, kaj pro tio ili suferis pro la enkondukitaj predantoj pli ol multaj aliaj Aotearoaj birdoj.[3][4][6]

Dum fruaj tempoj de koloniigo de Novzelando kokakoj nomiĝis "Novzelandaj korakoj". Kaleedoj estas tre malproksime parencaj al korakoj kaj ĝenerale korvedoj, nek ekologie aŭ kondute similas al ili, sed aspektas iom simile de granda distanco.[7]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Callaeas enkondukis en 1788 germana naturalisto Johann Reinhold Forster. Originale ĝi estis monotipa kun la sola specio la suda kaleo, kiu restas ĝia tipa specio.[8][9] La genra nomo devenas de antikva greka vorto kallaia, kiu estas uzata por karunkloj de virkoko.[10]

Kokakoj apartenas al endemia Aotearoa familio Kaleedoj, kiu verŝajne estas restaĵo de la plej fruaj paseroformaj birdoj, kiuj koloniigis Novzelandan insularon. Krom la kokakoj al la sama familio apartenas du specioj de tiekeoj, kiuj ankaŭ estas minacataj, kaj la formortinta hujo.[5] Ĝi estas tre izolita branĉo de paseroformuloj, kaj ĝia sola konata parenco estas la Novzelanda notiomisto, kiu formas sian propran monotipan genron kaj familion.[11]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ specioj de kokakoj estas mezgrandaj, 38–40 cm longaj, teraj birdoj kun longaj, fortaj kruroj kaj mallongaj flugiloj. Ili havas ardezkoloran plumaron kun nigra vizaĝmasko, dikan fortikan nigran bekon kaj karnecajn karunklojn ĉe ambaŭ flankoj de la beko. La karunkloj ĉe junaj birdoj estas pale rozkoloraj, sed dum maturiĝo ekhavas tre brilan koloron: ĉe la norda kaleo (Callaeas wilsoni) ili estas profunde bluaj,[4][5][12] kaj ĉe la suda kaleo brile oranĝkoloraj.[4][5]

Konduto kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Kanto de kokako estas bela, pura, forta signalo simila al orgeno, kiu povas esti aŭdata elde kelkaj kilometroj.[4][6] Dum reprodukta sezono la paro kantas duete dum proksimume unu horo frumatene.[4][5][12] Nordaj kaleoj el malsamaj populacioj de la Norda Insulo havas distinge malsamajn kantojn. Oni ne povas konfirmi ĉu estas simile kun la suda kaleo, ĉar neniuj ĝiaj travivantaj populacioj estas konataj kaj la specio estas supozata formortinta.

Kokakoj havas mallongajn rondecajn flugilojn,[4][12] kaj pro tio ĉi malbone flugas. Kutime ili flugas ne pli ol 100 metrojn.[5] Anstataŭe, la birdoj kuras kaj saltas de branĉo al branĉo uzante siajn longajn, fortajn krurojn.[4][5][12] Ĉar por la birdoj malfacilas longe flugi, ili preferas surgrimpi sur alta arbo (kutime iu el Aotearoaj podokarpacoj kiel rimuo aŭ matajo) kaj glisas de ĝi.[12] Ekologie do kokako pli similas al mamulo kiel flugsciuro ol al birdo.[13] Ĝia dieto konsistas el insektoj kaj aliaj senvertebruloj, kun signife granda aldono de folioj, filikaj sporaroj, fruktoj kaj floroj.[7][12]

Rilato kun homoj

[redakti | redakti fonton]

Kokakoj estas konataj longe konataj por maorioj kaj rolas en kelkaj rakontoj de maoria mitologio. Laŭ unu el la plej konataj mitoj, kokako helpis al Māui dum lia batalo kontraŭ la suno, alportante al li akvon el siaj karunkloj. Danke, Māui eltiris la krurojn de la birdo, iginte ilin longaj kaj fortaj, por ke kokako pli facile kuru kaj saltu tra la arbaro.[3]

Kokako estas desegnita sur reverso de monbileto de 50 Aotearoaj dolaroj.[14]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 North Island Kokako Callaeas wilsoni. Alirita 23 October 2019 .
  2. ↑ South Island Kokako Callaeas cinereus. Alirita 23 October 2019 .
  3. 1 2 3 4 Kōkako. New Zealand Government. Alirita 23 October 2019 .
  4. 1 2 3 4 5 6 7 8 New Zealand Ecology - Kokako. Alirita 2019-10-24 .
  5. 1 2 3 4 5 6 7 8 . Kokako (2005). Alirita 23 October 2019 .
  6. 1 2 Kōkako Crowned Bird of the Year (angle) (31 October 2016). Alirita 2019-10-24 .
  7. 1 2 North Island kokako. Alirita 23 October 2019 .
  8. ↑ Forster, Johann Reinhold. (1788) Enchiridion Historiae Naturali Inserviens (latine). Halle, Germany: Prostat apud Hemmerde et Schwetschke.
  9. ↑ (1962) Check-List of Birds of the World 15. Cambridge, Massachusetts: Museum of Comparative Zoology.
  10. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  11. ↑ (2006) “Systematic affinities of two enigmatic New Zealand passerines of high conservation priority, the hihi or stitchbird Notiomystis cincta and the kokako Callaeas cinerea”, Molecular Phylogenetics and Evolution 40 (1), p. 281–84. doi:10.1016/j.ympev.2006.01.026. Alirita 2010-07-29.. Arkivigite je 2021-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
  12. 1 2 3 4 5 6 North Island Kokako. Supporters of Tiritiri Matangi Inc.. Arkivita el la originalo je 2018-08-11. Alirita 2019-10-24 .
  13. ↑ Sewell, Matt. (2019) Atlas of Amazing Birds. Pavilion Books. ISBN 9781843654629.
  14. ↑ $50. Alirita 2019-10-24 .