Komioj estas finn-ugra popolo, rezidanto en Rusio, precipe en Komiio, kaj en eŭropa parto de lando. Ankaŭ ili rezidas en Ukrainujo. Komioj parolas la rusan kaj komian lingvojn. Ĉefe, komioj sekvas ortodoksismon. Ankaŭ tradiciaj kultoj kaj malnovritanoj estas praktikataj inter komioj.
Post konkero de Okcidenta Siberio fare de Jermak Timofejeviĉ en la 16-a jarcento, tien venis komioj. Pejparte tio estis komi-iĵmanoj (komieизьватасru, origine loĝantoj de areo ĉe rivero Iĵma ru). Ĝis la 1840-aj jaroj komioj-iĵmanoj venis trans Uralon nur dum sezonaj migradoj kiel boacbredantoj, sed poste ili eksetlis en la urboj Berjozovo ru, Obdorsko, vilaĝo Muĵi ru. En la 1880-aj negocisto Aleksandr Sibirjakov konstrugis Lapin-Peĉoran parton de la Sibirjakova landvojo ru trans Uralon, sekve de kio nombro de la komiaj migrantoj kreskis. Ili setlis en areo de Uralo ĝis Obo kaj eĉ trans ĝi, inter riveroj Poluj ru kaj Kunovat ru. Iuj estis transirantaj la riveron Nadim ru kaj migris direkte al la Taza golfo ru. Aktuale tio estas teritorioj de Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto[1].
↑Квашнин, Ю. Н..(2009)Г. Ю. Колева: К вопросу о распространении коми топонимов в низовьях Оби // Тюменская область: исторический опыт экономического и социального развития: материалы Всероссийской научно-практической конференции, посвященной 65-летию Тюменской области (21–23 мая 2009 г.)(ruse).Тюмень:ТюмГНГУ,p. 287. ISBN = 978-5-9961-00903.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.