Nuba komputado
| Nuba komputado | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Koncepta diagramo de nuba komputado | |||||
| system resource • komputa platformo • interreta servo | |||||
| |||||
Nuba komputado aŭ nubkomputado estas nelokdependa komputado, kie la kunuzataj serviloj provizas rimedojn, programojn, kaj datumojn al komputiloj kaj aliaj aparatoj laŭpete, same kiel la elektra reto.
Nuba komputado estas natura evoluo de vasta adopto de virtualigo, serv-orientita arkitekturo kaj uzmezura komputado. Detaloj estas kaŝitaj al la konsumantoj, kiuj ne plu bezonas sperton pri, aŭ regon de, la teknologia infrastrukturo "en la nubo" kiu ebligas tion.[1]
Nuba komputado priskribas novan modelon de suplementado, konsumado, kaj liverado por IT-aj servoj bazitaj sur la Interreto, kaj ĝi tipe implicas interretan liveradon de dinamike etendeblaj kaj ofte virtualigitaj rimedoj.[2][3] Tio estas kromprodukto kaj konsekvenco de la alirfacileco al foraj komputilejoj ebligata de la Interreto.[4] Tio ofte aspektas kiel retobazitaj iloj aŭ aplikacioj kiujn uzantoj povas aliri kaj uzi per retkrozilo kvazaŭ ĝi estus programo instalita en la propra loka komputilo.[5]
La National Institute of Standards and Technology (NIST) provizis iom pli objektivan kaj apartan difinon ĉi tie.[6]
La termino "nubo" estas uzata kiel metaforo por la Interreto pro la nuba desegno uzita por prezenti la telefonan reton,[7] kaj poste por reprezenti la Interreton en komputilretaj diagramoj kiel abstraktaĵon de la infrastrukturo, kiun ĝi simbolas.[8] Tipaj nubkomputadaj provizantoj ofertas komunajn laŭkonektajn negocajn programojn, kiuj estas alireblaj de alia teksaĵa servo aŭ programo, kiel teksaĵkrozilo, dum la programo kaj la datumoj troviĝas en serviloj.
La plej multaj nubkomputadaj infrastrukturoj konsistas el servoj liverataj per komunaj centroj surbaze de serviloj. Nuboj ofte aperas kiel unuopaj alirpunktoj por komputadaj bezonoj de konsumantoj. Oni kutime atendas, ke komercaj ofertoj plenumu servkvalitajn postulojn de konsumantoj, kaj tipe inkluzivas servnivelajn interkonsentojn (SLAs).[9] La plej gravaj nubaj servprovizantoj inkluzivas Amazon, Rackspace Cloud, Salesforce, Skytap, Microsoft kaj Google.[10][11] Iuj el la pli grandaj IT-firmaoj kiuj aktive partoprenas en nubkomputado estas Huawei,[12] Cisco,[13] Fujitsu, DC Wirenet ,[14] Dell,[15] Red Hat,[16] Hewlett Packard,[17] IBM,[18] VMware, Hitachi kaj NetApp.
Supervido
[redakti | redakti fonton]Komparado
[redakti | redakti fonton]Nuba komputado prenas karakterojn de, sed devas ne esti konfuzita kun:
- Aŭtonoma komputado — "komputadsistemoj kapablaj pri sinadministrado"[19]
- Klient-servila modelo – klienta-servila komputado referencas larĝe al iu ajn disa komputado kiu distingas inter servprovizantoj (serviloj) kaj servmendantoj (klientoj)[20]
- Krada komputado (grid computing) — "formo de disa komputado kaj paralela komputado, kie 'supera kaj virtuala komputilo' konsistas el grapolo de enretigitaj, malstrikte kuplitaj komputiloj kunakorde agantaj por plenumi tre grandajn taskojn"
- Ĉefkomputilo (mainframe computer) — potencaj komputiloj uzataj precipe de grandaj organizoj por gravegaj aplikoj, tipe amasdatumaj prilaboradoj kiel popolnombrado, industriaj kaj prikonsumantaj statistikoj, entreprena rimedplanado, kaj transakcia prilaborado.[21]
- Uzmezura komputado (utility computing) — la "pakado de komputadaj rimedoj, ekzemple komputado kaj memoro, kiel kalkulata servo simila al tradicia publika servo, kiel elektro";[22]
- Samtavola komunikado (peer-to-peer) – disa arkitekturo sen bezono por centra kunordigo, kies partoprenantoj estas samtempe kaj provizantoj kaj konsumantoj de rimedoj (male al tradicia klienta-servila modelo)
- Servorientita komputado (Service-oriented computing) – nuba komputado liveras servojn rilataj al komputado dum, laŭ reciproka maniero, servorientita komputado konsistas el komputadaj teknikoj, kiuj funkcias kiel "programo-kiel-servo".[23]
Karakteroj
[redakti | redakti fonton]La fundamenta koncepto de nuba komputado estas ke la komputado estas "en la nubo", t.e. la prilaborado (kaj la rilataj datumoj) ne estas en iu preciza, konata kaj statika loko aŭ lokoj. Ĝi distingiĝas disde prilaborado, kiu okazas en unu aŭ pli da apartaj serviloj, kiuj estas konataj. Ĉiuj aliaj menciitaj konceptoj estas kromaj kaj aldonaj al tiu koncepto.
Ĝenerale, konsumantoj de nuba komputado ne posedas la fizikan infrastrukturon, sed ŝparas kapitalajn elspezojn per lupreno de uzo de aliula provizanto. Ili konsumas rimedojn kiel servon kaj pagas nur por la rimedoj, kiujn ili uzas. Multaj nubkomputadaj ofertoj uzas la modelon de uzmezura komputado, kiu similas al la maniero laŭ kiu tradiciaj publikaj servoj, kiel elektro, estas konsumataj, sed aliaj fakturas laŭ abono.
Kuna uzado de "pereemaj kaj nemateriaj" komputadrimedoj inter multaj uzantoj povas plibonigi la uzoprocenton, ĉar la serviloj ne estas nenecese tenataj senlaboraj, kio ebligas forte redukti la kostojn kaj samtempe kreskigi la rapidon de programa produktado. Flanka efiko de tiu metodo estas ke la tuta komputiluzo forte kreskas, ĉar la konsumantoj ne bezonas antaŭvidi ŝarĝpintajn limojn.[24] La nubo fariĝas pli kaj pli asociita al malgrandaj kaj mezaj entreprenoj (MMEj) ĉar en multaj kazoj ili ne kapablas elspezi la sumon necesan por tradicia IT. MMEj tipe disponas pri malpli granda infrastrukturo, malpli da burokratismo, pli da fleksebleco kaj pli malgranda buĝeto por aĉeti oficejan teknologion. Aldone, MMEj en evolulandoj estas ofte sen la ŝarĝo de instalitaj infrastrukturoj, tiel reduktante la malsimplecon de la instalado de nuba solvo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Danielson, Krissi. Distinguishing Cloud Computing from Utility Computing. Ebizq.net (2008-03-26). Arkivita el la originalo je 2017-11-10. Alirita 2010-08-22 .
- ↑ Gartner Says Cloud Computing Will Be As Influential As E-business. Gartner.com. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2010-08-22 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2011-01-18 .
- ↑ Gruman, Galen. What cloud computing really means. InfoWorld (2008-04-07). Alirita 2009-06-02 .
- ↑ "Cloud Computing: Clash of the clouds", The Economist, 2009-10-15. Kontrolita 2009-11-03.
- ↑ Cloud Computing Defined Arkivigite je 2017-06-02 per la retarkivo Wayback Machine 17-a de julio 2010. Alirita 26-an de julio 2010.
- ↑ NIST.gov - Computer Security Division - Computer Security Resource Center. Csrc.nist.gov. Arkivita el la originalo je 2012-04-22. Alirita 2010-08-22 .
- ↑ Writing & Speaking. Sellsbrothers.com. Arkivita el la originalo je 2007-10-03. Alirita 2010-08-22 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-03. Alirita 2021-08-17 .
- ↑ The Internet Cloud. Thestandard.com. Arkivita el la originalo je 2010-02-11. Alirita 2010-08-22 .
- ↑ “Market-Oriented Cloud Computing: Vision, Hype, and Reality for Delivering IT Services as Computing Utilities” (PDF), p. 9. Alirita 2008-07-31.. Arkivigite je 2009-11-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-06. Alirita 2022-01-04 .
- ↑ "The Rise of Cloud Computing." Michael Otey. April 2010. windowsITpro.com (2010-04-26). Alirita 2010-08-22 .
- ↑ Lai, Eric. Google, Amazon, Microsoft beef up cloud services. Infoworld.com (2009-08-27). Alirita 2010-08-22 .
- ↑ http://www.huawei.com/enterprise
- ↑ http://www.cisco.com/en/US/netsol/ns976/index.html
- ↑ About Us. dcwirenet.com. Alirita 2011-01-17 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-03. Alirita 2011-01-18 .
- ↑ Dell Cloud Computing Solutions. dell.com. Alirita 2010-11-03 .
- ↑ Red Hat acquires cloud software vendor Makara. infoworld.com. Alirita 2010-12-07 .
- ↑ . Channel Web: “HP, Microsoft Promise Windows Azure Cloud Platform By Year's End.” July 2010. Poeter. Crn.com (2010-07-12). Arkivita el la originalo je 2010-07-17. Alirita 2010-08-22 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-17. Alirita 2011-01-18 .
- ↑ . Channel Web: “IBM Outlines an Aggressive Cloud Computing Strategy” September 2010. Goldman. internet.com (2010-09-01). Alirita 2010-09-22 .
- ↑ What's In A Name? Utility vs. Cloud vs Grid. Datacenterknowledge.com. Alirita 2010-08-22 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-01. Alirita 2011-01-18 .
- ↑ Distributed Application Architecture. Sun Microsystem. Alirita 2009-06-16 .
- ↑ Sun CTO: Cloud computing is like the mainframe. Itknowledgeexchange.techtarget.com (2009-03-11). Arkivita el la originalo je 2010-10-29. Alirita 2010-08-22 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-29. Alirita 2011-01-18 .
- ↑ It's probable that you've misunderstood 'Cloud Computing' until now. TechPluto. Alirita 2010-09-14 .
- ↑ Service-Oriented Computing and Cloud Computing: Challenges and Opportunities. IEEE Internet Computing. Arkivita el la originalo je 2011-04-06. Alirita 2010-12-04 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-06. Alirita 2011-01-18 .
- ↑ Cloud Computing: The Evolution of Software-as-a-Service. Knowledge.wpcarey.asu.edu. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2010-08-22 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2011-01-18 .

