Saltu al enhavo

Philippe Pinel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philippe Pinel
Persona informo
Philippe Pinel
Naskiĝo 20-an de aprilo 1745 (1745-04-20)
en Jonquières
Morto 25-an de oktobro 1826 (1826-10-25) (81-jaraĝa)
en eksa 12-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 18 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Faculté de médecine de Toulouse (en) Traduki
Faculté de médecine de Montpellier (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Scipion Pinel (mul) Traduki • Charles Pinel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Casimir Pinel (mul) Traduki (nevo)
Philippe-Charles Pinel (mul) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo psikiatro • zoologo • kuracisto • psikologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo psikiatrio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Philippe Pinel (naskiĝis la  20-an de aprilo 1745 en Jonquières (Tarn), mortis la 25-an de oktobro 1826 en Parizo) estis franca fama psikiatro kaj krome zoologo. Li laboris kontraŭ la katenado de mensmalsanuloj per ĉenoj kaj ĝenerale por humanecigo de ilia traktado. Li interalie laboris en hospitalo de Bicêtre. Oni ŝuldas al li la unuan klasifikon de mensmalsanoj. Li havis fortan influon al psikiatrio kaj traktado de mensmalsanuloj en Eŭropo kaj Usono. Post la Franca revolucio, Philippe Pinel ŝanĝis alrigardon al frenezuloj (aŭ « alienuloj ») deklarante, ke oni povas ilin kompreni kaj sanigi. Li rekomendis «moralan traktadon» de malsanuloj, kio antaŭsignas modernajn psikoterapiojn.


Tony Robert-Fleury:
Philippe Pinel en Salpêtrière

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]