Saltu al enhavo

Piculus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Piculus
Plenkreska masklo, 
Rufaflugila pego (Piculus simplex)
Plenkreska masklo,
Rufaflugila pego (Piculus simplex)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Piculus
Spix, 1824
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Piculus estas birdoj de genro de la familio de pegedoj, de Centra kaj Suda Ameriko.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron enkondukis la germana naturscincisto Johann Baptist von Spix en 1824.[1] La tipa specio estis poste elektita kiel la Orverda pego (Piculus chrysochloros) fare de la usona ornitologo Harry C. Oberholser en 1923.[2] La genronomo estas diminutivo de la latina vorto Picus kun la signifo "pego".[3]

La genro estas parto de la pegeda subfamilio Picinae kaj havas fratan rilaton kun la genro Dryocopus kies specioj troviĝas en Eŭrazio kaj Ameriko. La genro Piculus estas membro de la tribo Picini kaj apartenas al la klado kiu enhavas kvin genrojn: Colaptes, Piculus, Mulleripicus, Dryocopus kaj Celeus.[4]

La genro enhavas jenajn sep speciojn:[5]

BildoScienca nomoOrdinara nomoDistribuado
Piculus simplexRufaflugila pegoKostariko, Honduro, Nikaragvo kaj Panamo. Antaŭe konsiderata subspecio de la blankagorĝa pego.
Piculus callopterusPanama pegoPanamo. Antaŭe konsiderata subspecio de la blankagorĝa pego.
Piculus litaeLitaa pegookcidenta Kolombio kaj nordokcidenta Ekvadoro
Piculus leucolaemusBlankagorĝa pegoLa Amazona Baseno, Brazilo, ĉefe en Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio
Piculus flavigulaFlavgorĝa pegoBrazilo kaj la tuta baseno de Amazono; ankaŭ en la Gujanoj, Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo.
Piculus chrysochlorosOrverda pegoLa Amazona Baseno en la landoj Argentino, Bolivio, Brazilo, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Paragvajo, Peruo kaj Surinamo
Piculus aurulentusFlavbrova pegoArgentino, Brazilo kaj Paragvajo.

Aliaj kvin specioj, iam metitaj en tiun ĉi genron, estas nun en Colaptes.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ von Spix, Johann Baptist. (1824) Avium species novae, quas in itinere per Brasiliam annis MDCCCXVII-MDCCCXX 1 (latine). Monachii [München]: Typis Franc. Seraph. Hübschmanni. La ligilo kondukas al skanaĵo de la dua eldono publikigita en 1838–1839.
  2. ↑ (1923) “Chloronerpes Swainson versus Piculus Spix”, Proceedings of the Biological Society of Washington 36, p. 201–202.
  3. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. ↑ (2017) “Tapping the woodpecker tree for evolutionary insight”, Molecular Phylogenetics and Evolution 116, p. 182–191. doi:10.1016/j.ympev.2017.09.005. Bibkodo:2017MolPE.116..182S.
  5. ↑ Woodpeckers. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 6a de Aŭgusto 2019 .
  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 978-0-8014-9792-6.