Saltu al enhavo

Sendling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sendling
urbodistrikto de Munkeno
kvartalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Germanio
Federacia lando Bavario
Urbo Munkeno
Distrikto 6
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41 002  (2024) [+]
Loĝdenso 10 410 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 7′ N, 11° 32′ O (mapo)48.12138888888911.541388888889Koordinatoj: 48° 7′ N, 11° 32′ O (mapo) [+]
Areo 3,9387 km² ( 393 .87 ha) [+]
Sendling (Bavario)
Sendling (Bavario)
DEC
Situo de Sendling

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sendling [+]
v • d • r

Sendling - prononco [ZENDling] Pri tiu ĉi sono aŭskulti - estas urbodistrikto kaj kvartalo de Munkeno, ĉefurbo de Bavario en Germanio - oficiale ĝi kalkuliĝas kiel "urbodistrikto 6". Ĝi estas situanta sudokcidente de la urbocentro. Laŭ la stato de 2024 en la distrikto vivis 41 002 loĝantoj sur areo de 3,94 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 10 410 loĝantoj/km². Sendling estas subdividita en Obersendling, Mittersendling kaj Untersendling. Unter- kaj Mittersendling estas situantaj en la kvartalo de Sendling, Obersendling estas situanta en la kvartalo de Thalkirchen-Obersendling-Forstenried-Fürstenried-Solln.

En 782 Sendling estis unuafoje menciata en la dokumentoj kiel Sentilinga (vilaĝo de iu Sentilo). En 1877 ĝi estis enkorpigata en Munkeno. Sendling estas la sidejo de famaj entreprenoj, ekzemple Siemens AG.

Murdo-Kristnasko estis famkonata batalo inter bavaraj ribeluloj kaj la ŝtataj instancoj en 1705. Ĉefe kamparanoj ribelis kontraŭ la aŭstraj okupaciaj trupoj kaj marŝis al Munkeno. Je la 25-a de decembro ili estis masakrataj sube de la preĝejo de Sendling. Pli ol mil viroj perdis la vivon kvankam ili estis kapitulacintaj.

Detalo el la fresko de Wilhelm Lindenschmit der Ältere

La ĉefa placo de Sendling estas "Am Harras", kie antaŭe kuntrafis multaj tramlinioj kaj nun subtera trajno, urbo-trajno kaj aŭtobusoj. Ĉirkaŭ la placo situas diversaj vendejoj,servo-domoj kaj belaspektaj loĝdomoj de la tielnomata Jugendstil.

Konataj kvartalanoj:

Poŝtoficejo je la placo Am Harras
Loĝdomoj el 1900 je Am Harras