Sevsuĉuloj
| Biologia klasado | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Sevsuĉuloj estas birdoj kiuj formas la genron Sphyrapicus ene de la familio de pegedoj. Ĉiuj troviĝas en Nordameriko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]
Kiel ilia nomo implicas, Sevsuĉuloj manĝas ĉefe la sevon de la arboj, moviĝante inter diferencaj specioj de arboj kaj arbustoj laŭ sezona neceso. Ankaŭ insektoj, ĉefe tiuj allogitaj al la dolĉa sevo eliranta tra la sevotruoj, estas ofte kaptitaj kaj manĝitaj de la idoj dum la reprodukta sezono.
La plej facile rekoneblaj sevotruoj troviĝas en betuloj dum la reprodukta sezono.
La membroj de tiu genro estas sveltaj birdoj kun fortaj vostoj kaj relative longaj flugiloj. Ties tipa bildo dumfluge estas ondeca, alternante inter rapidaj flugilfrapoj kaj mallongaj faletoj kun la flugiloj gluitaj al la korpo.
Ĉar Sevsuĉuloj atakas vivantajn arbojn, ili estas ofte konsiderataj plagospecio. [1]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La genron Sphyrapicus enkondukis en 1858 la usona natursciencisto Spencer Baird kun la Flavaventra pego (Sphyrapicus varius) kiel la tipa specio.[2] La genronomo kombinas la grekajn vortojn sfura kun la signifo "martelo" kaj pikos kun la signifo "pego".[3] La genro estas frata al la genro Melanerpes; ambaŭ genroj estas membroj de la tribo Melanerpini en la pegeda subfamilio Picinae.[4]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Specioj kutime agnoskitaj estas la jenaj kvar:
- Ruĝnuka sevsuĉulo aŭ Ruĝnuka pego[5], Sphyrapicus nuchalis (Baird, 1858) la regionoj de la Rok-Montaro kaj la Granda Baseno en Nordameriko. LC
- Ruĝbrusta sevsuĉulo aŭ Ruĝbrusta pego, Sphyrapicus ruber (Gmelin, JF, 1788) sudorienta Alasko kaj Brita Kolumbio suden tra la Pacifikaj Marbordaj Montaroj de okcidenta Vaŝingtonio kaj Oregono kaj norda Kalifornio. LC
- S. r. ruber (Gmelin, JF, 1788)
- S. r. daggetti (Grinnell, 1901)
- Nigrablanka sevsuĉulo aŭ Ruĝmentona pego, Sphyrapicus thyroideus (Cassin, 1852) okcidenta Nordameriko, de norda Meksiko ĝis Brita Kolumbio norde. LC
- Sphyrapicus thyroideus nataliae (Malherbe, 1854)
- Sphyrapicus thyroideus thyroideus (Cassin, 1852)
- Buntvizaĝa sevsuĉulo aŭ Flavaventra pego, Sphyrapicus varius (Linnaeus, 1766) Kanado, orienta Alasko kaj la nordorienta Usono. LC
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu en la angla: TATE, J. 1973. Methods and annual sequence of foraging by the sapsucker. Auk 90:840-856.
- ↑ Baird, Spencer F.. (1858) Reports of explorations and surveys to ascertain the most practical and economical route for a railroad from the Mississippi River to the Pacific Ocean made under the direction of the secretary of war in 1853-1856 9 Birds. Washington: Beverly Tucker, printer, p. xviii, xxviii, 80 kaj 101.
- ↑ Jobling, James A. (2010). Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London, UK: Christopher Helm. p. 362. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (2017) “Tapping the woodpecker tree for evolutionary insight”, Molecular Phylogenetics and Evolution 116, p. 182–191. doi:10.1016/j.ympev.2017.09.005.
- ↑ Ornitologia taksonomio Por la dua nomo de la kvar specioj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


