Saltu al enhavo

Yves Nevelsteen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yves Nevelsteen
Yves Nevelsteen dum Esperanto-prezento en majo 2026
Yves Nevelsteen dum Esperanto-prezento en majo 2026
Persona informo
Yves Nevelsteen
Naskiĝo 21-an de junio 1974
en Belgio Kapellen, Belgio
Nacieco belgo
Lingvoj Esperanto • nederlanda • franca • angla • germana vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Amkunulo Jenny Cornelis
Infanoj Jente Nevelsteen
Profesio
Okupo esperantisto (1989–) • redaktisto • tradukisto • leksikografo • komputosciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Ĝenroj Esperanto-referenclibroj
Verkoj Vikipedio - praktika manlibro
Komputeko
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Yves NEVELSTEEN [if ne:velste:n] (naskiĝis la 21-an de junio 1974 en Kapellen), estas belga esperantisto. Esperanton li eklernis en 1989.

Inter 2004 kaj 2007 li estis prezidanto de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio), poste vicprezidanto. En 2007-2008 li estis kasisto de E@I. Ekde 2025 li estas prezidanto de Belga Esperanto-Federacio.

Plenkreskinta en Kalmthout kaj finstudinta pri komunikado ĉe altlernejo en Antverpeno, li poste loĝis interalie en Gent, Deinze, Putte kaj Loveno.

Profesie Yves estis interalie tradukisto de komputilaj programoj kaj sendependa eldonisto.

Yves Nevelsteen aktivis kiel prizorganto de pluraj agadoj de FLEJA (retpaĝaro, revuo Jongeren Esperanto Nieuws, (kun)organizanto de PSKK). Li aktivas kiel redaktanto en la Vikipedio en Esperanto, kompilinto de la esperantlingva Manlibro pri Vikipedio kaj kreinto de prikomputila terminokolekto Komputeko, projekto evoluigata kadre de E@I. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.

Nuntempe (2026) Yves en Esperantujo ĉefe okupiĝas pri la evento-diskoniga retejo Eventa Servo de UEA.

Diplomoj kaj distingoj

[redakti | redakti fonton]

Dum la virtuala kongreso de Esperanto en 2020, Yves Nevelsteen estis diplomita kiel elstara aganto pro elstara kunlaborado en pluraj retaj agadoj (Eventa Servo, Vikipedo, Komputeko), starigo de la fonduso Instigo-Liberapay, Esperanto-traduko de retejoj kaj programoj kaj aliaj projektoj, kiel Eksterrete kaj kolekto de markoj en Esperanto [1]

Dum la Universala Kongreso en Nitra (Slovakio) en 2016, Yves gajnis per la verko Komputeko 2012 la duan lokon en la branĉo Libro de Premio Pirlot por la plej bonaj sciencaj verkoj en 2010-2015.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ , gazetara komuniko de UEA aperinta 2020-08-09 esperante