Saltu al enhavo

Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo
speco de loko Redakti la valoron en Wikidata
terformo termaso geografia lokigo situo
vdr

Insulo estas tero ĉirkaŭata de akvo. Tre ofte insuloj estas grupigitaj en insularoj.

Insulo estas areo de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvo de oceanoj, maroj, lagoj kaj riveroj. Insuloj diferencas de kontinentoj laŭ siaj modestaj ampleksoj. Ekzistas solaj insuloj aŭ grupoj de insuloj, t.n. arkipelagoj. Oni distingas insulojn kontinentajn (kiuj apartiĝis de kontinentoj) disde vulkanaj, koralaj k.a.. Estas ankaŭ artefaritaj insuloj.

Geografiaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Plej grandaj insuloj

[redakti | redakti fonton]

(surfaco, mil kv.km)

NomoSurfacoNomoSurfaco
Gronlando2.176 Britio216
Nov-Gvineo785 Ellesmere-insulo213
Borneo734 Viktoria Insulo212
Madagaskaro590 Sulaveso (Celebeso)170
Bafina Insulo476 Suda Insulo (Nov-Zelando)150
Sumatro434 Javo127
Honŝuo227 Norda Insulo (Nov-Zelando)115

Plej grandaj insularoj

[redakti | redakti fonton]

(surfaco mil kv.km)

NomoAreoSituo
Grand-Sunda Insularo1500,0Hinda Oceano, Javo, Sulavesa, Banda Maroj Brita
Kanada Arkta Insularo1335,5Arkta Oceano
Japana insularo370,0Pacifiko, Japana k Orient-Ĉina Maroj
Brita insularo325,0Atlantiko k Norda Maro
Filipina insularo300,0Pacifiko, Filipina maro
Nov-Zelanda Insularo268,7Pacifiko, Tasmana maro
Grandaj Antiloj209,0Kariba maro
Malgrand-Sunda insularo128,0Hinda Oceano, Timora k Banda maroj

Plej multnombraj insularoj

[redakti | redakti fonton]

Akvelanda Insularo - Stokholma Insularo

Ceteraj gravaj insuloj kaj -aroj

[redakti | redakti fonton]

IrlandoIslandoSvalbardoKorsikoSicilioKretoHokajdoLuzonoMindanaoTimoroSrilankoTajvanoKiproKanaria InsularoHavaja InsularoKuboHaitioJamajkoPorto-Riko - Balearoj - Diaoyu-InsularoBiokoBismarkoj

Ju pli aparta estas insulo disde aliaj aŭ disde ĉeftero, des pli grava estas la abundo de endemioj kaj de biodiverseco. Enkonduko de invadaj specioj, plej ofte fare de homoj ĉu vole ĉu nevole, tro ofte damaĝegas la ekologian bonfarton de insuloj. Dena R. Spatz kaj Nick D. Holmes analizas en artikolo de Unesko Kuriero la ciferojn pri abundo de endemioj kaj pri multe pli alta proporcio de formortoj de specioj en apartaj insuloj ol en ĉefteroj, ĉefe fare de invadaj specioj. Foje estas entreprenataj iniciatoj fare de registaraj agentejoj aŭ ekologiismaj asocioj. Statistikaj esploroj povas helpi pritaksi tiujn iniciatojn.[1]

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Dena R. Spatz kaj Nick D. Holmes, "Insuloj: Fragilaj montrofenestroj de biodiverseco", en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. pp. 23-25.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]