Junio de 2026
Aspekto
| junio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
| 29 | 30 | |||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
Jen listo de okazaĵoj en junio 2026:

Forpasis Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj eksa Prezidanto de UEA.
Baloto al la Ĉambro de Popolaj Reprezentantoj okazis en Etiopio: la reganta Partio de Prospero gvidata de ĉefministro Abiy Ahmed ricevis 438 lokojn.
Balotoj de guberniestroj kaj urbestroj okazis en Sud-Koreio: la reganta Demokrata Partio de Koreio ricevis 12 lokojn, la opozicia Partio de Popola Potenco gajnis 4 postenojn, inkluzive tiun de urbestro de Seulo.
Eŭropa Parlamento anstataŭigis en siaj komputiloj la serĉilon Google per francia serĉilo Qwant.
En dua raŭndo la prezidentan baloton en Peruo gajnis Keiko Fujimori.
Tertremo ĝis 8,1 ML forta okazis ĉe la insulo Mindanao (Filipinoj), detruante pli ol 3 100 konstruaĵojn kaj pereigante almenaŭ 145 homojn.


Startas la Futbala Mondpokalo 2026.
Amasaj kontraŭenmigrintaj tumultoj eksplodis en Belfasto post kiam rifuĝinto de Sudano ponardis kaj grave vundis lokanon surstrate.
Ukraina flugroboto atakis kaj forbruligis en Sebastopolo cikloramon (muzeon-panoramon) "Sieĝo de Sebastopolo", kies pentraĵojn, dediĉitajn al la defendo de la urbo fare de la rusa armeo kontraŭ eŭropaj kaj turkaj invadintoj dum la Krimea milito, faris en 1901–1904 rusia pentristo Franz Roubaud.

Forpasis Ivo Osibov, eksa prezidanto de TEJO kaj ĝenerala sekretario de UEA.
| ||||||||||||||||||||||