Majo de 2026
Aspekto
| majo | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | ||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
Jen listo de okazaĵoj en majo 2026:
En Daugavpils estis estingita la lasta eterna flamo en Latvio omaĝe al la batalantoj de la Ruĝa Armeo liberigintaj ĝin de faŝistoj.
Mortis Ted Turner, usona komercisto, filantropo kaj produktoro, fondinto de la televidkanalo CNN.


Elŝipiĝis en Granadilla de Abona, Tenerifo, Hispanio, ĉirkaŭ 150 pasaĝeroj de nederlanda krozŝipo MV Hondius devena el Fajrolando, Argentino, en kiu manifestiĝis kazoj de mortiga hantaviruso kaj ili flugis al diversaj hospitaloj en siaj devenlandoj. Mortis tri pacientoj kaj pli ol deko konfirmiĝis kiel virusportantoj.
La ĉefministro de Latvio Evika Siliņa anoncis sian eksiĝon kaj eksiĝon de la tuta registaro sekve de politika krizo, kaŭzita de falo de du ukrainaj batalaj flugrobotoj sur naftejon en Rēzekne, okazinta la 7-an de majo kaj montrinta malpretecon de la nacia kontraŭavia defendo malgraŭ plurjaraj abundaj investoj.



La 70-a Eŭrovido okazis en Vieno. Bulgario gajnis la unuan lokon, Israelo la duan kaj Rumanio la trian.
La Internacia Puna Kortumo (IPK) eldonas pliajn sekretajn arest-mandatojn kontraŭ israelaj politikistoj kaj militistoj nepublike nomitaj (verŝajne Ben-Gvir, Katz kaj Smotriĉ). Ili estas akuzataj pri militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, supozeble faritaj dum la Israel-hamasa milito kaj en Cisjordanio. Tiuj venas aldone al arestordonoj kontraŭ Netanjahu kaj Gallant de novembro 2024.
Eksplodo en karbominejo okazigis 90 mortojn en kantono Qinyuan, Shanxi, Ĉinio.
Reapero de Ebola malsano ĉefe en Ituro, sed ankaŭ en apudaj areoj, Demokratia Respubliko Kongo okazigis jam supozeble 177 mortojn kaj pli ol 750 kazojn studendajn.

2 ĉasaviadiloj F-16 de la rumana aviataĉmento Karpataj Vipuroj, urĝe ekflugintaj de sur sia bazo en Šiauliai (Litovio), paffaligis super Estonio ukrainan batalan flugroboton, senditan por ataki Sankt-Peterburgon (Rusio) — unuafoja paffaligo de la ukrainaj flugrobotoj super la Baltaj landoj.

Nokte ukrainaj flugrobotoj detruis amasloĝejon de la Starobilska kolegio de la Luganska Pedagogia Universitato — 21 studentoj pereis, pli ol 40 estis grave vunditaj, la plej aĝa pereinta junulino naskiĝis en 2003. En Luganska Popola Respubliko estis proklamita dutaga funebro.
En la Nacia Milita Tombejo en Kievo estis solene resepultita Andrij Melnik, estro de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, antisemito, polofobo, kunlaboranto kun nazioj, origine sepultita en 1964 en Clervaux (Luksemburgo).

Ukraina flugroboto, teleregata per optika kablo, trabatis muron en maŝinejo de la nuklea stacio en Zaporiĵo — unua en la historio celkonscia atako kontraŭ nuklea stacio.
Okazis elekto de la parlamento de Malto, kiun gajnis la Laborista Partio subestre de Robert Abela, ricevinta 52% de la voĉoj kaj 36 lokojn. Sekvis la Naciista Partio subestre de Alex Borg, ricevinta 45% kaj 31 lokojn.

La israela armeo, plivastiginte siajn operaciojn en suda Libano norde de la Rivero Litani, anoncis la okupadon de la Fortikaĵo Beaufort.
| ||||||||||||||||||||||