Svazilando
Svazilando[1],[2], ekde 2018 angle nomata Eswatini laŭ la svazia nomo novnomebla Esvatinio, oficiale Reĝlando Esvatinio aŭ Svazia Reĝlando (angle Kingdom of Eswatini, svazie Umbuso weSwatini), estas senmarborda regno en orientsuda Afriko. Ĝia ĉefurbo estas Mbabano.
En la aro de la afrikaj landoj Svazilando estas escepta: ĝi estas etne relative nerompita nacia lando. Pri siaj landlimoj kaj administra formo ĝi sekvas reĝlandon, kiu ekzistis antaŭ la koloniismo.
La purpurkresta turako estas la nacia birdo de la Regno Svazilando, kaj la karmezinaj flugilplumoj de ĉi tiu kaj rilataj turakospecioj estas gravaj en la ceremoniaj ornamaĵoj de la svazia reĝa familio Dlamini.

Servoj
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Svazilando estas lando loĝata almenaŭ ekde la ŝtonepoko. Tie ekzistas rokaj pentraĵoj, el kiuj iuj estas faritaj proksimume 27 000 jaroj antaŭ Kristo. La unuaj loĝantoj estis kojsanoj. Poste al la areo migris bantuoj. La reĝlando Svazilando ekestis unuafoje en la komenca duono de la 19-a jarcento. En 1890 Sud-Afriko atakis Svazilandon. En 1902 Svazilando iĝis brita protektorato. Poste oni konsideris, ĉu ligu Svazilandon al Sud-Afriko. La loĝantaro ne plejparte volis tial, ke Sud-Afriko komencis sian rasisman politikon. En 1968 Svazilando sendependiĝis. Ĝi fariĝis parlamenta simbole monarka lando, kie la reĝo ne uzis grandan politikan povon, sed en 1973 oni reekuzis samtipan administran sistemon kiel la antaŭa svaza reĝlando en la 19-a jarcento. La konstitucio estis forigita, agado de la politikaj partioj estis malpermesita kaj la reĝo ricevis samtipan politikan povon, kian havis reĝoj de la eksa reĝlando Svazilando. Nuntempe Swazilando estas la sola absoluta monarĥio de Afriko.
Ekstera politiko
[redakti | redakti fonton]Svazilando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Svazilando en PIV ĉe Vortaro.net.
- ↑ Laŭ Reta Vortaro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle)
- prezenta filmeto de la registaro kun iuj jaraj eventoj en Jutubo
- oficiala filmeto pri la 50-jariĝo de la lando en 2018 same en Jutubo
| ||||
| ||||||||||||

