Vikipedio:Artikolo de la monato

Artikolo de la monato estas leginda aŭ elstara artikolo, kiu aperas sur la Ĉefpaĝo. Ĉiun duan (aŭ malofte trian) monaton - en kazo de redaktista entuziasmo ankaŭ ĉiun monaton - ni elektas novan artikolon de la monato.
Vidu Vikipedio:Artikolo de la monato/2026 por la jamaj, nuna kaj proponitaj artikoloj de la monato por 2026. Tiu paĝo estas inkludita ankaŭ sube de tiu ĉi paĝo. Nun estas la 07-a monato de la aktuala jaro. Por monato, por kiu neniu artikolo estas jam elektita, ĉiu uzanto povas proponi artikolon jam antaŭe elektitan kiel leginda aŭ elstara kreante eltiraĵon por ĝi (prenu kiel modelon la aliajn eltiraĵojn) kaj aldonante la jenon en la finon de la proponata artikolo:
{{ADLM|<jaro>|<monato>}}
Se estas grava motivo havi en certa monato alian artikolon de la monato ol la jam proponitan - ekzemple ĉar tiu artikolo estas rilata al evento datrevenanta en tiu monato - tiam eblas proponi ĝin kaj ŝovi la antaŭe proponitan artikolon al alia monato. Se estas malkonsento pri tio, kiu artikolo aperu en kiu monato, eblas diskuti kaj eble eĉ baloti pri tio en la diskutpaĝo de la koncerna monato eltiraĵo.
Kiel partopreni
[redakti fonton]Proponi artikolon de la monato povas iu ajn. Kutime estas elektitaj artikoloj, kiuj estas legindaj aŭ elstaraj
- trovu artikolon kiu nuntempe estas leginda aŭ elstara, antaŭe ne estis Artikolo de la semajno nek Artikolo de la monato kaj nuntempe ne estas proponita nek malelstarigo de ĝi nek mallegindigo de ĝi
- artikolo, kiu estas montrita en ĉefpaĝo bone prezentu Vikipedion, tial evitu artikolon kun avertoŝablono ks.
- en la elektitan artikolon, tuj sub la ŝablonon {{leginda}} aŭ {{elstara}} metu {{ADLM|<jaro>|<monato>}}, ambaŭ parametrojn plenigu per numeroj, monato estus ĉiam ducifera, ekz. 06, ne
6 - en tiu ĉi paĝo trovu koncernan monaton laŭ ĝia numero, klaku al Bonvolu proponi artikolon, aldonu bazan enkondukon taŭgan por ĉefpago kaj konservu
- el la eltiraĵo forigu ĉiujn referencojn kaj "ruĝajn ligilojn"
- eltiraĵo havu precize unu bildon
- la linion sub la parto "Lastaj artikoloj de la monato" vi ignoru, ĝi aŭtomate kreos kategorion
Kunlaborantoj
[redakti fonton]Pri bona funkciado de ADLM zorgas precipe tiuj ĉi homoj. Kaze de problemo vi povas trovi kiu prizorgas tiun konkretan taskon kaj kontakti lin.
Artikoloj de la monato por aktuala jaro
[redakti fonton]Nun estas Julio.

Pingveno estas iu birdo el la ordo Sfeniskoformaj aŭ Sphenisciformes kaj familio Sfeniskedoj kiu ne povas flugi. Ĝi vivas preskaŭ nur sur la suda hemisfero, sed, male al kutima supozo, ne nur en malvarmaj klimatoj, kiel Antarkto. Fakte malmultaj specioj loĝas en tiom malvarmaj klimatoj, kelkaj specioj vivas en moderklimataj areoj kaj unu specio tiom norde, kiom ĝis la Galapagoj ĉe la Ekvatoro nome la Galapaga pingveno kaj serĉante nutraĵon ili kelkfoje eĉ transiras Ekvatoron. La plejmulto da pingvenoj manĝas krilon, salikokojn, fiŝojn, loligojn kaj aliajn marajn nutraĵojn, kiujn ili kaptas naĝante subakve. Ĉar ili estas akvobirdoj, ili estas adaptitaj por vivo en akvo, nome pingvenoj havas kontrastan malhelan kaj blankan plumaron, kaj ties flugiloj evoluis al naĝiloj. Ili pasigas preskaŭ duonon de siaj vivoj surtere kaj duonon en oceanoj.
Lastaj artikoloj de la monato: Francisco Antônio de Almeida Júnior, Birdoj, Petro Paŭlo Rubens

Azerbajĝano (azerbajĝane Azərbaycan), oficiale la Azerbajĝana Respubliko (azerbajĝane Azərbaycan Respublikası), estas eŭrazia lando situanta en Kaŭkazio ĉe la bordo de la Kaspia Maro. Ĝi havas landlimojn kun Rusio norde, kun Kartvelio kaj Armenio okcidente kaj kun Irano sude.
La nuna teritorio de Azerbajĝano estis la regiono kie antaŭe ekzistis Kaŭkaza Albanio, kristana nacio tre ligata al la armenoj. Ĝi estis inter la unuaj ŝtatoj de la mondo kie kristanismo estis la ŝtata religio. Post la amasa elmigrado de la tjurkoj en la regionon la loka loĝantaro kaj la tjurkoj rasmiksiĝis kaj naskiĝis la azeroj kiuj heredis tradiciojn eĉ ekde la zoroastra epoko kaj kristana sed kun la islama religio.
Azerbajĝano fariĝis la unua laika demokratia respubliko el la islama mondo en 1918 post la malapero de la Rusa Imperio kaj la sendependiĝo de la kaŭkazaj teritorioj. Ĝi kuniĝis kun Armenio kaj Kartvelio en federacia demokratia respubliko dum du jaroj. Samtempe en Bakuo kaj apudurboj en novembro 1917 estis proklamita socialisma soveta respubliko, detruita ĝis la fino de somero 1918 de Centra Kaspia diktaturo subtenita de brita armeo.
Poste ĝi fariĝis sola sendependa respubliko kaj post la venko de bolŝevikoj en la interna milito, ĝi fariĝis ĝis 1936 parto de la Kaŭkaza federacia respubliko. De 1936 ĝis 1991 ĝi estis unu el la 15 sovetaj respublikoj en konsisto de Sovetunio.
Lastaj artikoloj de la monato: pingveno -Petro Paŭlo Rubens - Birdoj

La Respubliko Aŭstrio, germane Republik Österreich [ˈøːstɐˌʁaɪç], gastiganta lando de la ĉi-jara UK 2026, estas parlamenta-demokratia federacia respubliko kaj senmara lando de ĉirkaŭ 8,7 milionoj da personoj en Centra Eŭropo, konsistanta el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. La teritorio de Aŭstrio kovras 83,879 km². La tereno estas tre montara, ĉar ĝi situas ene de Alpoj; nur 32 % el la lando estas sub 500 m super marnivelo, kaj ties plej alta pinto estas 3,798 m. La majoritato de la loĝantaro parolas lokajn bavariajn dialektojn de la germana kiel gepatra lingvo, kaj la aŭstra-germana lingvo en sia normiga formo estas la oficiala lingvo de la lando. Aliaj lokaj oficialaj lingvoj estas la hungara, la burgenlanda kroata kaj la slovena.
La origino de la nuntempa Aŭstrio radikas en la tempo de la Habsburga dinastio, kiam ĝia plejparto apartenis al la Sankta Romia Imperio. El la reformacia epoko, multaj nordgermanaj princoj, malkontentaj pri la aŭtoritato de la imperiestro, uzis protestantismon kiel la flagon de ribelo. La Tridekjara milito kaj la Napoleonaj invadoj malfortigis la imperiestran povon en la nordo de Germanio, sed en la sudo, kaj en ne-germanaj areoj de la imperio, la imperiestro kaj katolikismo plu tenis kontrolon. En 1804 estis oficiale proklamita la Aŭstria imperio, kaj ekde 1867, ĝi transformiĝis al Aŭstri-Hungario. Post la falo de la imperio en 1918 fine de la Unua mondmilito, Aŭstrio adoptis kaj uzis la nomon Respubliko German-Aŭstrio (Deutschösterreich), poste ŝanĝis ĝin al Österreich, kadre de klopodoj unuiĝi kun Germanio, sed tion la milite venkaj registaroj ne permesis. La Unua Aŭstria Respubliko estis establita en 1919, sed en 1938 Nazia Germanio aneksis Aŭstrion. Fine de la Dua Mondmilito en 1945, Aŭstrio estis okupita de la Aliancanoj. En 1955, la Aŭstria Ŝtattraktato re-establis Aŭstrion kiel suverenan ŝtaton, kaj la Parlamento de Aŭstrio konfirmis, ke la Dua Aŭstria Respubliko estu porĉiame neŭtrala.
Nuntempe, Aŭstrio estas parlamenta reprezenta demokratio kiu enhavas naŭ federaciajn landojn. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UN, ekde 1995 de la Eŭropa Unio, kaj ĝi estas kunfondinto de la OEKE. La registaro ankaŭ subskribis la Traktaton de Schengen en 1995, kaj adoptis la valuton eŭro en 1999 (jen la aŭstraj eŭro-moneroj).
Lastaj artikoloj de la monato: Azerbajĝano - pingveno - Petro Paŭlo Rubens

Graz [grac], gastiganta urbo de la ĉi-jara UK 2026, estas la ĉefurbo de la federacia lando Stirio en Aŭstrio. La nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas kasteleto. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno), kaj ĝi havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40 000 gestudentoj (inter kiuj la Karla-franciska-universitato) kaj estis la eŭropa ĉefurbo kultura en 2003.
En la 14-a jarcento, Graz fariĝis la loĝurbo de la interna-aŭstria linio de la Habsburgoj. La reĝoj loĝis en la kastelo Schlossberg kaj de tie regis Stirion, Karintion, plejparton de la hodiaŭa Slovenio, kaj partojn de Italio (Karniolo, Gorizia kaj Gradisca, Triesto). La Universitato de Graz estis fondita de Arkiduko Karlo la 2-a en 1585, ĝi estas la plej malnova universitato de la urbo. Dum plejparto de sia ekzisto, ĝi estis kontrolita de la Katolika Eklezio, kaj estis fermita en 1782 fare de Jozefo la 2-a en provo akiri ŝtatan kontrolon super edukaj institucioj. Jozefo la 2-a transformis ĝin en liceon, kie ŝtatoficistoj kaj medicina personaro estis trejnitaj. En 1827 ĝi estis restarigita kiel universitato.
La Malnova Urbo (Altstadt) de Graz estas unu el la plej bone konservitaj antikvaj urbocentroj en Centra Eŭropo, kaj estas inkludita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko. La urbo estas konsiderata memstare kiel unu el la distriktoj de Stirio.
Lastaj artikoloj de la monato: Aŭstrio - Azerbajĝano - pingveno

La Lajsana albatroso, Phoebastria immutabilis, estas granda marbirdo kiu loĝas en la Norda Pacifiko. Tiu malgranda albatroso (kompare kun samfamilianoj de la familio de Diomedeedoj) nome dukolora meveca membro de la grupo de la albatrosoj estas la dua plej komuna marbirdo en Havajo, kun ĉirkaŭkalkulata populacio de 2.5 milionoj da birdoj, kaj estas nune pliiganta (aŭ eble re-pliiganta) sian teritorion al novaj insuloj. La Lajsana albatroso estis dekomence priskribata kiel Diomedea immutabilis fare de Lionel Walter Rothschild, en 1893, baze sur specimeno el la Lajsana Insulo.
Lastatempa esploro malkovris, ke Wisdom, supozeble almenaŭ 62-jaraĝa estas vere jam 75-jara kaj ankoraŭ reproduktiĝas. Ŝia dumjara partnero Akeakamai malaperis ĉirkaŭ 2022, sed Wisdom plue partoprenis en pariĝceremonioj kun aliaj maskloj. Tiel ĝis 2026 Wisdom demetis inter 50 kaj 60 ovojn, el kiuj ĉirkaŭ 30 idoj atingis ekflugon. Tio estis gravega atingo por tiu tiom minacata birdospecio.
Lastaj artikoloj de la monato: Graz - Aŭstrio - Azerbajĝano

Futbalo, asocia piedpilkado aŭ neformale piedpilkado (angle: association football aŭ neformale football aŭ soccer) estas sporto el la familio de la piedpilkadoj, kaj estas la plej internacie konata kaj praktikata sporto el tiu familio. Tial oni ofte uzas "piedpilkado" sinekdoke por "futbalo".
Ĝi estas ludata sur ortangula kampo inter du dekunuhomaj teamoj. La celo estas enigi la pilkon, ne uzante la brakojn (jen per la kapo, jen per la brusto, sed ĉefe per la piedoj), en la golejon defendatan de golulo de la kontraŭa teamo.
Laŭ studo farita de la Federacio Internacia de Futbalo (FIFA), publikigita en 2001, oni taksas pli ol 240 milionoj la nombron da homoj kiuj ofte ludas futbalon en pli ol 200 landoj tutmonde. En multaj partoj de la mondo — ĉefe en Eŭropo, Latinameriko kaj Afriko — futbalo elvokas egajn pasiojn kaj ludas gravan rolon en la vivo de fervoruloj, lokaj komunumoj, kaj eĉ nacioj. Pro tiu entuziasmo, oni ofte diras, ke ĝi estas la plej populara teamsporto tutmonde.
Lastaj artikoloj de la monato: Lajsana albatroso - Graz - Aŭstrio

La Hispana Enlanda Milito, nomata ankaŭ civitana milito, nomata enlande simple la milito, estis socia kaj politika konflikto (el kiu rezultos ekonomia krizo) kaj finfine enlanda milito en Hispanio inter ribelantoj (konataj kiel nacionales, naciistoj aŭ finome facciosos, frakcianoj) kaj la respublikaj registaro kaj subtenantoj (finome rojos, ruĝuloj). Ĝi okazis inter julio 1936 kaj aprilo 1939, kaj finiĝis per la malvenko de la respublikisma flanko, kaj poste la diktatoreco de Francisco Franco, nome la Frankisma Hispanio. La konflikto eksplodiĝis post la parta malsukceso de la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 fare de granda parto de la Armeo kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko. La hispanajn faŝistojn forte subtenis la armeoj de Nazia Germanio kaj de faŝisma Italio. Post la blokado de la Ĝibraltara Markolo kaj de la posta aerponto kiu translokigis la ribelintajn trupojn al la Iberia Duoninsulo fine de julio, ekis enlanda milito kiu finiĝis la 1-an de aprilo 1939, kiam Francisco Franco deklaris sian venkon. La post tio establita diktatoreco daŭris ĝis post la morto de la diktatoro la 20-an de novembro 1975.
La milito enhavis multajn aspektojn, ĉar ĝi inkludis klasbatalon, religiajn militojn, kontraŭfrontigon de malaj naciismoj, luktadon inter militista diktaturo kaj respublikisma demokratio, inter revolucio kaj kontraŭrevolucio, inter faŝismo kaj kontraŭfaŝismo, inter komunismo kaj kontraŭkomunismo.
Lastaj artikoloj de la monato: Futbalo - Lajsana albatroso - Graz